Epistolo al Aĥmad (#16055)

Li estas la Reĝo, la Ĉioscia, la Saĝa!
Jen, la Najtingalo de l’ Paradizo kantas sur la branĉoj de la Arbo de l’ Eterneco, proklamante per melodioj sanktaj kaj dolĉaj al la sinceruloj la ĝojan sciigon pri la proksimeco de Dio, vokante la kredantojn je la Dia Unueco al la kortego de la Ĉeesto de la Grandanima, konigante al la purkoraj la mesaĝon revelaciitan de Dio, la Reĝo, la Glora, la Senkompara, gvidante la amantojn al la trono de sankteco kaj al tiu ĉi splenda Belo.
Vere, ĉi tiu estas la Belo Plej Granda, profetita en la Libroj de la Mesaĝistoj, per Kiu vero distingiĝos de malvero kaj la saĝeco de ĉiu ordono estos testata. Vere, estas Li la Arbo de l’ Vivo, kiu produktas la fruktojn de Dio, la Supera, la Potenca, la Granda.
Ho Aĥmad! Atestu vi, ke Li vere estas Dio kaj ne estas alia Dio krom Li, la Reĝo, la Protektanto, la Senkompara, la Ĉiopova. Kaj ke Tiu, Kiun Li sendis sub la Nomo Ali* estis la Ĝusta de Dio, Kies ordonojn sekvas ni ĉiuj.
Diru: Ho homoj, obeu vi la ordonojn de Dio, dekretitajn en la Bajano** de la Glora, la Saĝa. Vere, Li estas la Reĝo de la Mesaĝistoj kaj Lia Libro estas la Patrina Libro, ho ke tion vi sciu.
Tiel sendas la Najtingalo Sian vokon al vi el ĉi tiu malliberejo. Nur ĉi klaran mesaĝon Li havas por transdoni. Kiu ajn deziras, turnu sin for de ĉi tiu konsilo, kaj kiu ajn deziras, tiun lasu elekti la padon al sia Eternulo.
Ho homoj, se vi malakceptas ĉi tiujn versojn, je kia pruvo kredis vi je Dio? Prezentu ĝin, ho aro da falsuloj.
Sed ne, je Tiu, en Kies mano estas mia animo, ili ne estas kaj neniam estos povantaj tion fari, eĉ se kuniĝus ili por reciproke sin helpi.
Ho Aĥmad! Ne forgesu Miajn favordonojn dum Mi forestas. Memoru Miajn tagojn dum viaj tagoj kaj Mian turmenton kaj ekzilon en ĉi tiu fora malliberejo. Kaj estu vi tiel firma en Mia amo, ke via koro ne ŝanceliĝu eĉ se la glavoj de la malamikoj pluve atakas vin kaj ĉiuj ĉieloj kaj la tero leviĝas kontraŭ vi.
Estu vi al Miaj malamikoj kiel fajroflamo kaj kiel rivero de eterna vivo al Miaj amatoj, kaj ne apartenu al tiuj, kiuj dubas.
Kaj se vi estas premata de afliktoj sur Mia vojo aŭ de malnobligo pro Mi, ne ĉagreniĝu pro tio.
Fidu je Dio, via Dio kaj la Eternulo de viaj prapatroj; ĉar la homoj vagadas sur la padoj de iluzio, sen la kapablo vidi Dion per siaj propraj okuloj aŭ aŭdi Lian Melodion per siaj propraj oreloj. Tiaj Ni trovas ilin, same kiel vi tion atestas.
Tiel iliaj superstiĉoj fariĝis vualoj inter ili kaj iliaj propraj koroj kaj fortenas ilin de la pado de Dio, la Supera, la Granda.
Estu certa, ke vere, kiu turnas sin for de ĉi tiu Belo, ankaŭ forturnis sin de la Mesaĝistoj de la pasinteco kaj elmontras fieron kontraŭ Dio, de eterno al eterno.
Lernu bone ĉi tiun Tabelon, ho Aĥmad. Ĉantu ĝin en viaj tagoj kaj ne detenu vin de tio. Ĉar, vere, Dio destinis por tiu, kiu ĝin ĉantas la rekompencon de cent martiroj kaj servon en ambaŭ mondoj. Ĉi tiujn benojn donacis Ni al vi kiel Nian difavoron kaj kiel mizerikordon el Nia ĉeesto, por ke apartenu vi al la dankemaj.
Je Dio! Se iu en aflikto aŭ malĝojo citas ĉi tiun tabelon kun absoluta sincero, Dio dispelos lian triston, solvos liajn malfacilojn kaj forigos liajn afliktojn.
Vere, Li estas la Mizerikorda, la Kompatema. Laŭdata estu Dio, la Sinjoro de ĉiuj mondoj.

* *‘Alí, la Ĝusta de Dio, t.e. Báb, la Heroldo de Bahá’u’lláh
* *Bayán [arab.: ekspliko, eldiro], plej signifa libro de Báb

-Bahá'u'lláh
-----------------------

